La melkejo

Origine la melkistoj, kiuj melkis la bovinojn, estis farmistoj, kiuj estis establitaj en la montaro. Ĉiusomere tiuj bredistoj kondukis siajn laktoproduktantajn bovinojn al la montsupraj paŝtejoj. Ili loĝis en melkejo, kie ili fabrikis buteron, la tiel nomatan « Barikas » (montfromaĝo) kaj la faman fromaĝon de Munster.