Frankenthal, la valo de la Frankoj


image La reĝoj de la Frankoj ŝatis ĉasadi en tiu valo. Iu legendo rakontas, ke laŭdire la reĝo Dagobert sin kaŝis en la groto, kiu aktuale havas lian nomon. Fine de la Mezepoko disvolviĝis la bestobredado sur la altaj paŝtejoj funde de la valo kaj laŭ ties deklivoj.

Somere la lokon tre verŝajne priloĝis brutobredistoj. Ekde la la komenco de la XVII-a jarcento ĝi estis tre intensa, sed la multnombraj militoj, kiuj poste sin sekvis, rezultigis forlasitajn paŝtejojn. Krome, poste, multaj inter ili ne plu estis senarbigitaj.

Ekde la dua duono de la XVIII-a jarcento la kreskiĝo de la loĝantaro devigis la loĝantojn de la valo de Munster redisvolvi la brutobredadon. Sekve de la okupado de la montsupraj herbejoj fare de la Lorenanoj, la bredistoj de la valo de Munster estis devigataj rekonkeri multajn paŝtejojn.


image Post la Franca Revolucio la melkistoj daŭrigis la kreskigon de siaj paŝtejoj per intensa senarbarigo.

Dum la XIX-a jarcento la industriigo (teksofabrikoj) malgrandigis la nombron de la kamparanoj. En 1910 lavango ege difektis la melkejon, kiu estis rekonstruita en 1930 sur iom pli alta loko ĉe la nuna situo.



Reveno al la starta paĝo