Geografie pri la loko


La Altaj Vogezoj estas la unua obstaklo por la aeramasoj de l'Atlantika Oceano. La glaĉera cirko de Frankenthal (1000 - 1300 m) estas la plej alp-ecaj pejzaĝo de la Vogezoj.

La okcidentaj ventoj blovas grandajn amasojn da neĝo al la okcidentaj deklivoj de la Vogezoj kaj kreadas ĉiuvintre sur la orientaj deklivoj orlon de neĝokornicoj, kiuj ofte transformiĝas al lavangoj. Ne maloftas postrestantaj neĝoplatoj ĝis la monato Julio.

Sur ties suda deklivo elstaras la rokego Martinswand, fama montgrimpejo de la Altaj Vogezoj. Funde de la glaĉera cirko videblas lago preskaŭ komplete plenigita per torfmarĉo : la nigra lageto.

Vidi la lokon


Ĉu vi a nkoraŭ ne konsultas Google Earth ?
Download!



Reveno al la starta paĝo