Faŭno kaj flaŭro

image

Dum la XIX-a jarcento kaj la komenciĝo de la XX-a la laboroj de famaj botanikistoj evidentigis la unikecon en Eŭropo de la monto Hohneck kaj ĉefe de Frankenthal, kiu posedas la plej belajn juvelojn de nia vogeza flaŭro.

La glaĉera cirko elmontras vastan botanikan diversecon . La herbecaj verdaĵaroj estas kolorigataj de la superba dianto (Dianthus superbus), la martagono (Lilium martagon), la digitaloj, la montara centaŭreo (Centaurea montana) aŭ la napelo (Aconitum napellus). La veprejoj interalie gastigas alizarbojn, la birdokaptistan sorbuson (Sorbus aucuparia) kaj la rokloĝan paduson (Prunus padus ssp.petrea)

Funde de la glaĉera cirko kuŝas torfejo, kie sin vivtenas tiaj rimarkindaj specioj, kiaj la drozero, eteta karnovora planto, kiu frandas muŝetojn kaj tiaj allogaj specioj, kiaj andromedo (Andromeda polifolia), kaj la vakcinio (Vaccinium myrtilus) aŭ eĉ la marĉa oksikoko (Oxycoccos malustris).

image

Krom ĝia flaŭro la glaĉera cirko gastigas ankaŭ rimarkindajn animalajn speciojn. Se al la ĉamo (Rupicapra) plaĉas ties rokaĵoj kaj herbobedoj, la migra falko (Falco preregrina) kaj la granda korako (Corvus corax) okupas la rokajn krutaĵojn.

La torfejo estas la rifuĝejo de multaj insektoj, interalie de kvar specioj de libeloj, kiuj ja estas glaciepokaj relikvoj.

Reveno al la starta paĝo