En la koro de la vogeza montaro, kelkpaŝe de la monto Hohneck

Google Maps JavaScript API Example

image
Aliro
Por atingi Frankenthal ekzistas pluraj itineroj :

  • ekde Colmar (68), sekvu la direkton Munster, poste Stosswihr (okcidenten) ĝis la fundo de la valeto de Stosswihr-Ampfersbach. Tri kilometra tera vojo vin alvenigos al la parkejo Stolz Ablass (Altitudo 810 m) Poste tri kvaronhoroj da facila marŝado.
  • La gastejo atingeblas nur piede. Ŝildoj indikas la alirvojojn
  • Ekde la monto Hohneck (alt. 1360 m), tri kvaronhoroj da marŝado sur padoj.
  • Ekde la skiejo Gaschney (alt. 990 m) per padoj.
  • Ekde la montpasejo La Schlucht (alt. 1139 m) per la belega Pado de la Rokoj, sed tio estas la plej malfacila aliro !




  • Reveno al la starta paĝo